Menu

Enc2ly / Blog: Recent posts

Versio 0.5

Tiu ĉi versio kapablas legi dosierojn el versio pli malnova, kiu havas kiel magian numeron la sekvon "SCOW 0xC2". La antaŭaj eldonoj nur rekonis la plej novan version, kun maginumero "SCOW 0xC4".

Kaj ankaŭ, ni aldonis la modifilon "--lingvo", por ebligi ŝanĝi la elig-formojn de la not-nomoj laŭ lingvoj, kiuj estas akcepataj de Lilypond. Tio ĉi dankon al kunlaboranto nomata Frédéric Bron, ni gratulas lian iniciaton!

Posted by Felipe Castro 2013-09-30

Versio 0.4

Tiu ĉi eldono ne aldonas multon, ĝi venis ĉefe pro peto aldoni "en_US" en la tradukaro, fakte, kiu estas egala al "en_GB". Unu problemeto estis solvita (rilate al "absolute") kaj ni ankoraŭ ne uzis multe la programon, sed la uzantoj ne tro plendis pri la programo, do eble ni povas promocii ĝin al la nivelo "Beta".

Posted by Felipe Castro 2013-04-12

Versio 0.3

Jen alia eldono, kun kelkaj aldonoj. Kaj pli grave, kelkaj misoj estis korektataj. Ankoraŭ mankas kelkaj detaloj, sed ni devas ankoraŭ kontroli severe la restantajn misojn, por finfine lanĉi betan version. Tamen, tio ne estas granda prioritato, ni jam sukcesas uzi 0.3 tre kontentige. Do, ni esperas ke tiu ĉi eldono estu plejeble bone uzebla. Ĝuu!

Posted by Felipe Castro 2012-08-12

Versio 0.2

Mi ne pensis ke la unua eldono povus esti tiom fuŝa kiel ĝi estas. Do, eĉ mi mem gapis pro mia propra senpacienco por lanĉi ion kio povus esti minimume uzebla. La eldono 0.2 tamen estas ja uzebla, mi sukcesis testi kaj atesti ke ĝi bone funkcias por multaj dosieroj. Bona aplikado, do!

Mi klopodis disvastigi ĝin en multaj forumoj, kaj nun mi nur atendas ke interesatoj sendu problemojn, fuŝaĵojn, sugestojn, plibonigojn, ktp.

Posted by Felipe Castro 2012-07-29

Versio 0.1

La unua eldono, finfine! La programeto jam estas uzebla, tamen oni povas atendi multajn misojn. Kelkaj detaloj ankoraŭ ne estas realigataj, kiel dinamikoj (> kaj \<), kaj kelkaj adornoj por notoj, ktp. Tamen, jam estas ĝuinda ilo, por plibeligi viajn muzikojn faritajn per Encore. Ni estas tre kontentaj kun la unuaj rezultoj!

Posted by Felipe Castro 2012-07-14

Unua etapo kompletita!

Nun ni jam alvenis al la dua parto, la plej facila, kiu konsistas en konverti la informaron legitan de dosieroj '.enc'. Jam estas preta la infrastrukturo de GNU por kompili kaj instali la programeton, kaj ghi ech jam funkcias per la shutada reghimo, generante tekstan dosieron kun la plej utila muzik-datumaro de la dosieroj de Encore.

Posted by Felipe Castro 2012-07-10

Registro ĉe SF.net

Mi laboradas en la ideo, kaj mi jam faris iom da retro-inĝenierado sur tiu ĉi datumar-formo, kaj mi estas tre instigata dekodigi la informon de dosieroj ".enc". Sed mi scias ke multaj baroj aperos por esti superataj dum la promeno...

(This text is in Esperanto)

Posted by Felipe Castro 2012-06-10 Labels: registro